Psikodinamika terapio de erektigxa malfunkciado
Vi malfermis tiun cxi pagxon, cxar vi estas tusxita aux interesita de la temo erektigxa malfunkcio/ erektigxa inhibicio,
cxar vi estas kuracanto aux paciento aux ambaux. Tiu cxi portalo celas doni al vi orientigxon pri la psikologiaj fonoj
de la temo kaj imagon pri la kuracado de tiaj perturboj per psikodinamika terapio.
Gravaj premisoj:
Ne okazanta erektigxo nek estas erekta malfunkcio nek perturbo. Ne okazanta erektigxo ne auxtomate estas kialo por terapio.
Mi limigas min cxi sekve al la rakontitaj spertoj de malsamseksamaj viroj. Samseksamo estas ligita al alia emocia
fantaziaro, praktikoj, alia konsidero de la propraj seksaj organoj ktp. Tio konfirmis min, ke ambaux amsentoj ne estu
konsidarataj egalaj el psikodinamika vidpunkto. La retpagxo do limigas sin sur komplementa (malsamseksama) sekseco kaj
seksualeco.
Cxu iu havas "vostopendumadon" aux "erektigxan malfunkcion" - finfine estas indiferenta. Iu preferas paroligxi kamparane,
la alia en faklatina. Mi preferas pli popularan parolon, cxar latina terminaro vole nevole ensxovas transtavolon antaux
la senton, kaj ankaux la fantazia mondo estas sxovata pur-klinike al ekstero same kiel gxi tenas la klinikiston je distanco.
Psikodinamike la erektigxa malfunkcio estas terapiata kiel inhibicia neuxroza simptomo kaj traktata el vidpunkto de
perturbo spertigxa. Kutime eblas difererencigi malakordon inter internaj kaj eksteraj stimuloj, kion la unopa viro spertas
tiel, ke li eksentas ie kaj iam unuafoje ektimeton. Mi ie kaj iam ektimas kaj samtempe rimarkas, ke io ne funkcias, ne iras,
aux minacas malkovrigxi al taga lumo. Tiu specifa ektimo kutime estas perceptita tamen malklare (“ne funkciis”) aux pro
honto oni silentas.
Plu same restas konflikta sin konfidi, cxar la ektimo infektas subkonscie unu la alian kvazaux reflekso, tiel iras de
viro al viro. Aliaj viroj eble diras "Tio ankaux foje pasis cxe mi, homamik´", "tion vi devas tuneli" "Ne cerbumu".
La mesagxon oni ne perceptas aux gxin kovras en ono da sekundo per sxerceto.
Seite in Deutsch
Seite in Englisch